Cemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortero (rezistanta al fajro) preparata por muro de paperfabriko de Vaŝingtonio

Cemento estas pulvora hidraŭlika ligento (kiu malmoliĝas per aldono de akvo), fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kun iom da gipso.

Hidraŭlikan cementon inventis la egiptanoj, kaj poste reinventis la grekoj kaj la babilonanoj. Ili faris sian morteron kun kalko, kaj tiel ĝi estis multe pli dura ol la romaj morteroj. Poste, la romanoj faris bonan cementon kun cindro. La betono farita kun tiu ĉi cemento povis duriĝi eĉ subakve.

Laŭ Francisko Azorín Cemento estas Substanco el pulvorigitaj kalkaj k. argilaj ŝtonoj uzata ĉe masonado. Pulvoro el ligna karbo, kiun oni aldonas al fandanta fero por ĝin ŝtaligi.[1] Li indikas etimologion el latina cementum. Kaj aldonas terminojn respektive cementotipojn, nome romana cemento, portlanda cemento, natura cemento, hidraŭlika cemento, rapida cemento, puzolana cemento, skoria cemento kaj metala cemento.[2]

Specoj de cemento[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 44.
  2. Azorín, samloke.