Stanisław Wyspiański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Wyspiański
Persona informo
Stanisław Wyspiański
Naskonomo Stanisław Wyspiański
Naskiĝo 15-an de januaro 1869 (1869-01-15)
en Krakovo
Morto 28-an de novembro 1907 (1907-11-28) (38-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Crypt of Merit at Skałka vd
Etno poloj vd
Lingvoj polafranca vd
Ŝtataneco PollandoAŭstrio-HungarioRusia Imperio vd
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow • Jagelona Universitato • Bartłomiej Nowodworski High School vd
Subskribo Stanisław Wyspiański
Familio
Patro Franciszek Wyspiański vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • arkitektoverkistodramaturgotradukisto • scenografo vd
Laborkampo pentradodramaturgopoezio • art of drawing vd
Aktiva en KrakovoFrancioReĝlando ItalioGermanio vd
Aktiva dum 1889–1907 vd
Verkado
Verkoj View of the Kościuszko Mound in Kraków ❦
Portrait of the artist's wife with son Staś. ❦
Polonia ❦
Rachela ❦
Śpiący Staś ❦
Rapsod. Portret sceniczny Andrzeja Mielewskiego ❦
La nupto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanisław Mateusz Ignacy Wyspiański (naskiĝis la 15-an de januaro 1869, mortis la 28-an de novembro 1907) - pola verkisto, poeto, dramisto, pentristo kaj grafikisto de Juna Pollando, epoko de la pola modernismo. Konsiderata la kvara poeto-profeto, reprezentanto de simbola dramo.

La vitralo Dio Patro Fariĝu en la Preĝejo de Sankta Francisko

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam li lernis en gimnazio de Sankta Anno en Krakovo li amikiĝis kun Józef Mehoffer - granda pentristo modernisma, Lucjan Rydel - poeto, Stanisław Estreicher - historiisto kaj aliaj. Dum loĝado en Parizo post studoj en filozofia fakultato ĉe la Jagelona Universitato li studis en Académie Colarossi. Tie li ekkonis Paul Gauguin kaj Nabis (artistoj). Tre grava impreso estis por li la ekkono kun pentraĵoj de Pierre Puvis de Chavannes.

Portreto kun edzino, 1904
Patrineco, 1905
Planty-parko dum tagiĝo, 1894
Vido el la fenestro de ateliero al la Monto de Kościuszko, 1904
La meandroj de Vistulo
La dormanta Staĉjo, 1904
Pajlohomoj (Pajlofaskoj) (Planty-parko nokte)
La kapo de Helenjo, la filino de pentristo, 1900
La knabineto kun florvazo, 1902
Ludwik Solski kiel la olda soldat(ul)o en la dramo „Warszawianka” / La Varsovia himno, 1904

Post reveno al Pollando li komencis pentri modernisme. Li kreis tiam vitralojn de benita Salomeo, Sankta Francisko kaj Dio Patro - "Stań się" (esp.Fariĝu).

Poste, pentrante per tute novaj metodoj de pentrado kreitaj de si - nova metodo de pentro-lavado kun uzo de koloroj - li komencis ĝenerale verki dramojn. Fariĝis eminenta poeto kaj dramisto. Inter Protesilas kaj Laodamia, Klątwa (Malbeno) kaj Lelewel al pola kaj monda teatro tre mankus aldonitaj Legion (Legio), Noc Listopadowa (Novembra Nokto - la dramo pri la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio) kaj Wesele (La nuptoNuptofesto).

La nupto[redakti | redakti fonton]

Por "Wesele" (La nuptoNuptofesto) Wyspiański kunvenigis ĝeneralan avangardon de Krakovo. Tiu avangardo apogis sin sur la verkoj de Tadeusz Peiper - grava pola modernisto. "Wesele" estas mistika dramo pri nupto de pola nobelo kun kamparanino. La fenomeno de chłopomania - edziĝado de polaj aristokratoj kun kamparanoj estis tiutempe tre populara. La agado de la dramo estas do grava montro de la pola socio de tiu tempo - kamparanoj kaj aristokratoj en vere pola nupto. En dramo estas ankaŭ montritaj famaj personoj de krakova vivo de tiu tempo. La Poeto - persono de la verko - persvadas en nupto, ke kamparanino bonvenigu popolajn spiritojn de Pollando. Al la nupto do alvenas inter aliaj Chochoł - popola spirito-demono, Stańczyk - malfeliĉa bufono, Jakub Szela - popola ribelisto kiu mortigis polajn aristokratulojn dum rabacja. Alvenas ankaŭ Vernihoro, "la avo kun liro" kiu enportas oran kornon. Tiu korno vekigos Pollandon por sendependeco (Wyspiański ne ĝisvivis la renaskiĝon de Pollando). La dramo estas opiniata kiel genia pro bonega montro de realeco de tiu tempo en Pollando.

Wyspiański mortis en 1907. La entombigo estis silenta konforme kun volo de Wyspiański. La jaro 2007 estis en Pollando la jaro de Stanisław Wyspiański.

La 2an de septembro 2017 okazis la NACIA LEGADO de La nupto (aŭ Nuptofesto) en pli ol 2200 lokoj en Pollando kaj eksterlando, eĉ en Esperanto en Sofio (Bulgario) en la bela librovendejo en la centro de la urbo ([1]) kaj en 4 polaj urboj Słupsk (Slupsko) (jen fotoj kaj video-filmo el la subĉiela publika aranĝo en la centro de la urbo kun amasa partopreno de la urbanoj kaj la lokaj politikistoj:[2], [3], [4], [5]), Szczecin (en la Salono sub Piramido de la Pomeria Libraro: [6], [7]), Bjalistoko (en la Esperanto-klubejo: [8], kaj en la "Kafejeto" ĉe la strato Mazowiecka 48: [9]) kaj en Krakovo (en la Vojevodia Publika Biblioteko, Jutubo-filmo 58 minuta, en la pola, angla, germana, franca, rumana kaj Esperanto, sed la legado en Esperanto estas nur la lasta duon-minuto:[10]).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]