Strikoj en la Pola Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tabuloj kun la 21 postuloj anoncitaj la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato ĉe la pordego n-ro 2 de la Gdanska Ŝipfarejo de Lenin, aŭguste 1980 dum naskiĝo de Solidareco

Aŭgusto 1980 - unu el kelkaj monatoj, kiuj lasis la plej grandan postsignon en la historio de Pola Popola Respubliko. Ĝi stampis historion pro la strikoj en la Marbordo.

Antaŭkomenco[redakti | redakti fonton]

La unuaj strikoj okazis jam en Świdnik kaj Lublin meze de julio (la eventoj nomataj Lublina Julio), kaj la unua protesta laborĉesado estis jam printempe 1980. Pro la lublinaj eventoj la strikoj komencis disvastiĝi al la ĉirkaŭaj regionoj, por fine ekesti en pluraj urboj de la tuta lando. Tamen la plej gravan strikon komencis Wolne Związki Zawodowe Wybrzeża (Liberaj Sindikatoj de Marbordo) la 14-an de aŭgusto en Gdanska Ŝipfarejo (oni postulis i.a. relaborigon de Anna Walentynowicz, altigon de salajroj, konstruon de la monumento al la viktimoj de Decembro 1970 al kiu iom post iom aliĝis delegitaroj de strikantaj laborfakoj de aliaj urboj).

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

La 14-a de aŭgusto

Jerzy Borowczak, Bogdan Felski kaj Ludwik Prądzyński gvide de Bogdan Borusewicz frumatene rezultigas strikon en Gdanska Ŝipkonstruejo je la nomo de Lenin. Tiutempe ĉesis labori la fakoj K-1, K-3, C-5 kaj motoraj fakoj. Tagmeze la striko ampleksis preskaŭ la tutan ŝipanaron. Kaj laboristoj dum kunvokita de si mitingo postulas:

Anna Walentynowicz kaj Lech Wałęsa dum la Sankta Meso, striko en la Gdanska Ŝipfarejo, aŭgusto 1980, Gdansko
Anna Walentynowicz, Seweryn Jaworski, Marian Jurczyk
  • relaborigon de Anna Walentynowicz kaj Lech Wałęsa,
  • starigon de monumento al la viktimoj de Decembro 1970,
  • garantion de sekureco al strikantoj,
  • altigon de salajroj je 2 mil zlotojn,
  • aldonon plikariĝecan kaj familian adekvatan al subvencioj de funkciistoj de MO (Civila Milico) kaj SB (Sekureca Servo).

Al la strikantoj de la ŝipfarejo alvenas Lech Wałęsa, kiu ekprenas gvidadon de la striko, kiu fariĝis okupacia. Registara inform-agentejo Interpress neas ekziston de striko.

La 15-a de aŭgusto

Al la striko aliĝas Ŝipfarejo je la nomo de Pariza Komunumo en Gdynia kun la ĉefgvidanto Andrzej Kołodziej, muntisto laboranta tie. Henryka Krzywonos haltigas sian tramon de la linio n-ro 15 komencigante strikon de la urba trafiko en Gdańsk. Ordinaraj homoj, ne estante kontraŭ la striko (vidis en ĝi kontraŭdiron al tiutempa reĝimo), kunveturigis starantajn homojn de aŭtobushaltejoj. Oni blokis telefonan komunikadon eksterurban.

La 16-a de aŭgusto

Direkcio de Gdanska Ŝipfarejo post interparolo kun delegatoj de strikantaj laboristoj (disaŭdigata pere de laŭtparoliloj en la tuta fako) je la 15-a horo parte konsentas realigi postulatojn de la laboristoj. Strika Komitato decidas fini la strikon. Lech Wałęsa laŭ propono de aliaj strikantaj fakoj proklamas solidarecan strikon. La iniciato ne povus esti anoncita al la tuta strikantaro pro malfunkciigo de radiostacio. Virinoj Henryka Krzywonos, Ewa Osowska, Alina Pienkowska kaj Anna Walentynowicz retenas elirantajn ŝipkonstruantojn. Parto de ili forlasas la fakon. Vespere post konsultiĝoj kun delegacioj de 21 aliaj fakoj fondiĝas Interfaka Strika Komitato (ISK). Sub gvido de Stanisław Kania oni kreas grupon kunordigantan agadojn de decidpovoj por finigi strikojn. Estis kreita stabo por gvidi operacion Somero 80 celanta certigon de sekureco, ordo kaj publika ordo en la lando. Gvidanto de la stabo estis nomumita vicministro kolonelo Bogusław Stachura kaj ties anstataŭantoj kolonelo Władysław Ciastoń kun generalo Józef Beim. En la stabo ektroviĝis ankaŭ Adam Krzysztoporski kaj Konrad Straszewski.

La 17-a de aŭgusto

Ĉe la ĉefpordego de la ŝipfarejo je la 9-a horo estas celebrata meso fare de pastro Henryk Jankowski, prelato de la gdanska parokejo al Sankta Brigido. Partoprenas ĝin dekkelkaj miloj da homoj. Sur la placo antaŭ la ĉefa pordego ekstaras ligna kruco memoriganta viktimojn de Decembro 1970. Ankaŭ en la Ŝipfarejo de Gdynia estas celebrata meso fare de pastro Hilary Jastak. Por rompi solidarecon de la ŝipkonstruantoj el la Interfaka Strika Komitato direkcioj de unuopaj fakoj interparolas kun laboristaroj.

La 18-a de aŭgusto

Al ISK aliĝis jam 156 fakojn de la Marbordo. Post du kunsidoj de la 10-a kaj 20-a horoj oni konsentis enhavon de 21 strikaj postuloj. Sekve komenciĝis ilia presado. La postularo estis transdonita posttagmeze fare de delegitaro de ISK al gdanska vojevodo Jerzy Kołodziejski. En Gdynia ekestas Libera Presejo de Gdinia Ŝipfarejo kaj en Szczecin Ŝipfarejo je la nomo de Adolf Warski komencas strikon. Je la 17-a horo okazas komuna preĝado je strikantoj kaj iliaj familioj, kiun gvidis Magdalena Modzelewska kaj Bożena Rybicka de Ruch Młodej Polski (Movado de Juna Pollando).

La 19-a de aŭgusto

Registaro plu penas rompi solidarecon de strikantoj interparolante kun strikaj komitatoj en unuopaj fakoj. Oni kreas „konkurencajn” Interfakajn Strikajn Komitatojn, kies tasko estas parolo nur kun reprezentantoj de la regantoj. Interfaka Strika Komitato de Gdanska Ŝipfarejo, ariganta jam 253 laborfakojn, alvokas denove al la registaro pri inyerparoloj. La debatoj de ISK oni transmisias pere de laŭtparoliloj al la tuta ŝipfarejo kaj ĉe la pordegoj n-ro 2 kaj 3, kie alvenas kelkmilaj homamasoj. Al la Gdanska Ŝipfarejo venas eksterlandaj ĵurnalistoj. Post petoj de ISK oni ĉesigas disvendadon de alkoholo en la Triurbo.

La 20-a de aŭgusto

Ŝtataj regpovoj daŭre rifuzas paroli kun ISK kaj kontrolata de ili televizio prezentas informojn pri ekonomiaj perdoj kaŭzitaj de strikoj. Krome Civitana Milico kaj Sekureca Servo arestas delegatojn de strikaj komitatoj, kiujn oni identigas laŭ blankruĝaj flagoj de iliaj aŭtoj. Al la strikoj aliĝas Politekniko kun Universitato en Gdańsk kaj Opero kun Filharmonio. ISK reprezentas 304 fakojn.

La 21-a de aŭgusto

Al Gdańsk alvenas registara delegitaro kun Mieczysław Jagielski. Lian alparolon kun celo rompi solidarecon de strikantoj kun ISK (propono de interparoloj en sektoraj komisionoj preterlasante ISK) disaŭdigis dum tri minutoj loka radio. Civitana Milico kontinuas persekutadon konfiskante kelke da miloj de flugfolioj sur la ferdeko de trenŝipo m/s Wilk (Lupo). Al la striko aliĝas laborfakoj de Elbląg, Ustka kaj Słupsk. Gdanska ISK reprezentas 350 entreprenojn.

La 22-a de aŭgusto

ISK vokas la registaron por komenci interparolojn enmanigante al Jagielski la vokpeton. En Szczecin registara delegitaro kun Kazimierz Barcikowski komencas interparolojn kun tiea ISK kunigantan 97 laborfakojn. Presejo de Gdanska Ŝipfarejo presigas proprajn materialojn, kiuj atingas kelke da centmiloj de homoj. Oni komencis kolekti financojn por fonduso de ISK kaj por konstruo de la monumento al la viktimoj de Decembro 1970. En Elbląg Sekureca Servo arestis du delegitojn de strika komitato.

La 23-a de aŭgusto

Gdanka ISK reprezentas 388 laborfakojn. Lech Wałęsa turnas sin al Sekureca Servo por ke ĝi ĉesu ĉikani strikantojn kaj opoziciajn agantojn. Je la 14-a horo al la ŝipfarejo alvenas gdanska vojevodo por fiksi paroldetalojn kun registara delegitaro. Ses horojn poste ĝi alvenas al Gdańsk kune kun vicĉefministro Jagielski kaj komencas interparolojn kun ISK. Oni transmisias ilin al la tuta laborfako. Iom pli poste al interparoloj aliĝas delegitaro de ŝĉecina ISK (kuniganta tiam 134 fakojn). Aperas la unua numero de Strika Informa Bulteno „Solidareco”.

La 24-a de aŭgusto

En plimulto de laborfakoj la tago komenciĝis de sanktaj mesoj. Al Gdańsk alveturas grupo de invititaj de ISK ekspertojn por ke ili apogu ĝin dum laborado. Ekestis Komisiono de Ekspertoj – Tadeusz Mazowiecki, Bohdan Cywiński, Bronislaw Geremek, Tadeusz Kowalik, Waldemar Kuczyński, Jadwiga Staniszkis, Andrzej Wielowiejski. Pli poste aliĝis Jerzy Stembrowicz, Andrzej Stelmachowski kaj Jan Strzelecki.

La 25-a de aŭgusto

Triurbaj artistoj aranĝas koncertojn en la tereno de Gdanska Ŝipfarejo adresitaj al strikantoj. Vespere okazas gazetara konferenco de la oficiala interparolanto de ISK Lech Bądkowski. Li informas, ke interparoloj ĝis plenumo de la fundamenta kondiĉo – malblokigo de telefona interligiteco kun la tuta lando – ne komenciĝos. Tio rezultas per forigo de blokado kun kelkaj urboj.

La 26-a de aŭgusto

Je la 11-a horo komenciĝas reparoloj kun registara delegitaro pri la unua el 21 postuloj – kreo de liberaj sindikatoj. La registara delegitaro proponas nur reformigon de ĝis nun ekzistantaj sindikatoj. Sindikatanoj el Francio enriĉigas fonduson de ISK per la monsumo de 11 mil frankoj kaj junularo de norvegaj sindikatoj al la sama celo liveras 2,3 mil kronojn. Kreiĝas ISK en Vroclavo, solidarecaj strikoj kun la Gdanska Ŝipfarejo eksplodas en Krakovo, Varsovio, Poznań, Lodzo , Rzeszów kaj en aliaj urboj. La primaso de Pollando Stefan Wyszyński predikas pere de televido (lia prediko sur Jasna Góra estis cenzurita en amaskomunikiloj kaj manipulita de la komunista reĝimo) kaj je la 19-a horo en Gdanska Ŝipfarejo oni celebras sanktan meson en la tago de Dipatrino de Ĉenstoĥovo. Por dekkelkaj miloj da homoj.

La 27-a de aŭgusto

ISK el Elbląg transdonas sian kompetentecon al ISK el Gdańsk, kiu jam reprezentas 630 entreprenojn. Strikojn disvastiĝas al Wałbrzych, Bielsko-Biała, Świdnik, Ursus. Okazas interparoloj pri Liberaj Sindikatoj inter la ekspertaro de strikantoj kaj la registara flanko. Konto por konstruo de la viktim-monumento al Decembro 1970 enhavas jam kelkcent miloj da zlotoj, kaj la konto de ISK – kelke da milionoj da zlotoj. Eksterlandajn amaskomunikilojn reprezentas jam pli ol 200 ĵurnalistoj kaj pluraj televidaj skipoj.

La 28-a de aŭgusto

Al Gdańsk venas, pli frue haltigita en Bydgoszcz, delegitaro el Wrocław. Lech Wałęsa proponas ke interkonsento subskribota en Gdańsk koncernu la tutan landon. Ŝipfarejanoj atendas denove alvenon de registara delegitaro. Dume la regopovoj komencas aresti opoziciajn agantojn. Strikantoj ricevas telegramojn kun la vortoj de apogo el la tuta mondo. Vort-muzikan patriotan spektaklon aranĝas la loka Teatr Wybrzeże (Marborda Teatro).

La 29-a de aŭgusto

Interparoloj kun registara delegitaro, kies vizito estis anoncita je la 12.00 horo, ektroviĝis en senelirejo. Konflikta temo estas ekesto de Liberaj Sindikatoj. Tamen paroloj inter ekspertoj de ambaŭ flankoj estas daŭrigataj. Al Gdańsk alvenas delegitoj de ISK el Bydgoszcz. Strikas minejoj de Supra Silezio. En la tereno de Gdanska Ŝipfarejo disvolviĝas ankaŭ presado kaj kolportado de sendependaj eldonejoj, kiuj eĉ ne povas kontentigi grandan interesiĝon.

La 30-a de aŭgusto

Interlaborfaka Strika Komitato en Szczecin subskribas interkonsenton kun la registara delegitaro. En Gdanska Ŝiparejo je la 14-a horo komenciĝas paroloj kun registara komisiono, kies rezulto estas parta akcepto de 21 postuloj. Lech Wałęsa postulas la finon de persekutado de opoziciaj agantoj flanke de Sekureca Servo, sed vicĉefministro Jagielski respondas, ke li nenion scias pri tio. Laŭ decido de ISK, rezulte de voĉdonado en halo de BHP (Sekureco kaj Higieno de Laboro), pluaj interparoloj komenciĝos kun la momento de liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj. La 17-a horo pasas kun la komuna preĝo de la delegitoj intence al la strikantoj kaj iliaj familioj.

La 31-a de aŭgusto

Matene pastro Henryk Jankowski celebras meson ene de Gdanska Ŝipfarejo. Interkonsento inter ISK reprezentanta pli ol 700 laborfakojn kaj la registara delegitaro subskribiĝas. Konflikta temo estis nur liberigo de politikaj malliberuloj, kion postulis Wałęsa. Vicĉefministro Jagielski finfine konsentis doni skriban garantion. Je la 16-a horo oni subskribis la finan dokumenton de la interkonsentoj. La striko finiĝis.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Aŭguste naskiĝis daŭranta 15 monatojn periodo de relativa libereco en komunisma ŝtato kaj fondiĝis laborista movado, la movado socia, kiu baldaŭ transformiĝis al 10 milion-membra Sendependa Aŭtonomia Sindikato Solidareco. Sian parton en ĉi tiu proceso ekrolis ankaŭ elekto de la papo Johano Paŭlo la 2-a, liaj predikoj, aŭtoritato, influo kaj pilgrimoj al Pollando. La libera periodo de poloj finiĝis per enkonduko de milita stato en Pollando en la jaroj 1981-1983. Aŭgusto 1980 estis impulso al sistemaj ŝanĝoj, kiuj fine alkondukis al falo de Pola Popola Respubliko kaj aliaj diktaturoj de Orienta Bloko, al reakiro de suvereneco de Pollando kaj kreo de la 3-a Respubliko.

Laŭ la raporto de Ministerio de Internaj Aferoj liverita al Stanislaw Kania la 30-an de aŭgusto en 28 vojevodioj strikis 700 laborfakoj kaj pli ol 700 mil laboristoj. Kaj la urba trafiko ĉesis en 13 urboj.

Aliaj monataj datrevenoj en la periodo de Pola Popola Respubliko[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]