Unuiĝo Togolanda por Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE; france Union Togolaise pour l'Espéranto) estas la landa Esperanto-asocio en la okcidentafrika ŝtato Togolando. Ĝi estis fondita en 1987, kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1995. La asocio havas sian sidejon en la ŝtata ĉefurbo Lomeo. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Ayaovi Agbehou, instruisto en unuagrada lernejo en Lomeo.

Suborganizaĵo de la Unuiĝo Togolanda por Esperanto estas la Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Togolando. Ĝi estis fondita en 1994, aliĝis al TEJO en 2000, kaj laŭ la stato de aprilo 2000 havas la prezidanton Kodjo Moïse Sedjro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]