Burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kastelo.
Turégano, Hispanio
La burgo Eltz, unu el la plej famaj de Germanio

Burgo aŭ ankaŭ kastelo estas fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo, kies koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno kaj kiu ekestis antaŭ aŭ dum la mezepoko. Plej ofte ĝi servis kiel sidejo de nobeloj aŭ reĝoj. Krom defendon en konfliktoj la burgoj ebligis al ili ankaŭ firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn.

Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon ktp.

Al la burgoj ne apartenas malgrandaj izole situantaj defendejoj kaj la novepokaj fortikaĵoj, ofte mallevitaj sub la nivelon de la tereno.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

Burgmuro estas la fortikaĵo de burgo. La ringmuro (ankaŭ nomata ĉefa muroĉirkaŭmuro) estas defendmuro, kiu ĉirkaŭas la internon de burgo aŭ de similaj fortikaĵoj.

Diversaj tipoj de burgo[redakti | redakti fonton]

La situo de burgo oni distingas montburgo, akvoburgo kaj aliaj.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

La vorto "kastelo" kovras ankaŭ la signifon de "burgo". Sed la vorto "burgo" havas pli mallarĝan signifon: "Burgo" ne uzeblas por ne-fortikigita luksa domo de nobeloj, sed "kastelo" jes. "Burgo" verŝajne enkondukiĝis por pli emfazi la fortikecon kaj malpli emfazi la nobelecon de la loĝantoj. Tamen pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter la konceptoj "burgo" kaj "kastelo" (verŝajne ĉar mezepoke la fortikeco de konstruaĵo tre ofte koincidis kun la nobeleco de ĝiaj loĝantoj, kaj por la malmultaj esceptoj ne necesis disdividi la koncepton). Tial kelkaj esperantistoj dubas, ĉu la novradika vorto "burgo" vere necesas, kaj preferas nur uzi la vortojn "kastelo" kaj "fortikaĵo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]